Nerko | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Iĉa nerko en purakva fazo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Oncorhynchus nerka (Walbaum, 1792) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Nerko (Oncorhynchus nerka), ankaŭ konata kiel ruĝa salmo aŭ bludorsa salmo estas specio de salmo en norda Pacifika oceano kaj ĝiaj enfluantaj riveroj. Kelkaj populacioj de nerkoj estas insulitaj de la oceano kaj havas nur purakvan fazon. En tiu okazo la specio estas konata kiel "arĝenta truto".[2] Nerko estas la tria plej disvastigita onkorinĥa specio post gorbuŝo kaj ketao.[3]
En la angla lingvo nerko estas konata kiel sockeye salmon. La vorto sockeye (laŭlitere "soko-okulo") aspektas kiel sensencaĵo, sed vere ĝi estas angligo de suk-kegh (sθə́qəy̓), kiu estas nomo de la fiŝo en halkomelema lingvo, unu el indiĝenulaj lingvoj el baseno de rivero Frejzero. En tiu ĉi lingvo suk-kegh signifas "ruĝa fiŝo"[4][5]